Esperantaj Tradukaĵoj

2 Sabbāsavasutta

LA SUTRO DE ĈIUJ FERMENTOJ

El la Mezlongaj Diskursoj

 

Mi aŭdis, ke unufoje la Benito loĝis ĉe Savatio en la Arbareto de Ĵeto, la Monaĥejo de Anatapindiko. Tie li adresis la monaĥojn: „Monaĥoj!“

„Jes, Sinjoro,“ respondis la monaĥoj.

La Benito diris, „Monaĥoj, la finado de de la fermentoj estas por oni, kiu scias kaj vidas, mi diras al vi, ne por oni, kiu ne scias kaj ne vidas. Por oni, kiu scias kaj vidas kion? Taŭgan atento kaj netaŭgan atento. Kiam monaĥo atentas netaŭge, neestiĝintaj fermentoj estiĝas, kaj estiĝintaj fermentoj pliiĝas. Kiam monaĥo atentas taŭge, neestiĝintaj fermentoj ne estiĝas, kaj estiĝintaj fermentoj forlasiĝas. Estas fermentoj forlasindaj per vidado, tiuj forlasindaj per sindetendado, tiuj forlasindaj per uzado, tiuj forlasindaj per tolerado, tiuj forlasindaj per evitado, tiuj forlasindaj per forpelado, kaj tiuj forlasindaj per disvolvado.

Fermentoj Forlasindaj per Vidado

„Kaj kio estas la fermentoj forlasindaj per vidado? Estas la kazo, en kiu neinstruita ordinara homo — kiu ne estimas la noblulojn, ne estas klera aŭ disciplina en sia Darmo; kiu ne estimas la justulojn, ne estas klera aŭ disciplina en sia Darmo — ne distingas kiujn ideoj estas taŭgaj por atento aŭ kiuj ideoj estas netaŭga por atento. Ĉi tio estante tiel, li ne atentas ideojn taŭgajn por atento kaj atentas [anstataŭe] ideojn netaŭgajn por atento.

„Kaj kio estas la ideoj netaŭgaj por atento, kiujn li atentas? Kiaj ajn ideoj tiaj, ke kiam li atentas ilin, la neestiĝintaj fermentoj de volupto estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de volupto pliiĝas; la neestiĝintaj fermentoj de fariĝo estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de fariĝo pliiĝas; la neestiĝintaj fermentoj de nescio estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de nescio pliiĝas. Ĉi tioj estas la ideoj netaŭgaj por atento, kiujn li atentas.

„Kaj kio estas la ideoj taŭgaj por atento, kiujn li ne atentas? Kiaj ajn ideoj tiaj, ke kiam li atentas ilin, la neestiĝintaj fermentoj de volupto ne estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de volupto forlasiĝas; la neestiĝintaj fermentoj de fariĝo ne estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de fariĝo forlasiĝas; la neestiĝintaj fermentoj de nescio ne estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de nescio forlasiĝas. Ĉi tioj estas la ideoj taŭgaj por atento, kiujn li ne atentas. Per lia atento al ideoj netaŭgaj por atento kaj lia malatento al ideoj taŭgaj por atento, ambaŭ neestiĝintaj fermentoj estiĝas en li, kaj estiĝintaj fermentoj pliiĝas.

„Ĉi tiel li atentas netaŭge: ‚Ĉu mi estis en la pasinteco? Ĉu mi ne estis en la pasinteco? Kio mi estis en la pasinteco? Kiel mi estis en la pasinteco? Estinte kio, kio mi estis en la pasinteco? Ĉu mi estos en la estonteco? Ĉu mi ne estos en la estonteco? Kio mi estos en la estonteco? Kiel mi estos en la estonteco? Estinte kio, kio mi estos en la estonteco?‘ Alie li interne konfuziĝas pri la tuja nuntempo: ‚Ĉu mi estas? Ĉu mi ne estas? Kio mi estas? Kiel mi estas? Kie ĉi tiu estaĵo devenis? Kie ĝi limiĝas?‘

„Dum li atentas netaŭge ĉi tiel, unu el ses tipoj de opinioj estiĝas en li: la opinio ‚Mi havas memon‘ estiĝas en li kiel vera kaj fondita, aŭ la opinio ‚Mi ne havas memon‘… aŭ la opinio ‚Estas precize per memo mi perceptas memon‘… aŭ la opinio ‚Estas precize per memo mi perceptas ne-memon‘… aŭ la opinio ‚Estas precize per ne-memo mi perceptas memon‘ estiĝas en li kiel vera kaj fondita, alie li opinias ĉi tiel: ‚Ĉi tiu memo mia — la scianto, kiu estas senspova ĉi tie kaj tie al la plenkreskiĝo de bonaj kaj malbonaj agoj — estas la memo mia, kiu estas konstanta, ĉiama, eterna, ne ŝanĝiĝema, kaj restos kiel ĝi estas eterne.‘ Ĉi tiun oni nomas veprejo de opinioj, sovaĝejo de opinioj, tordado de opinioj, baraktado de opinioj, kateno de opinioj. Ligite de kateno de opinioj, la neinstruita ordinara homo ne liberiĝas de naskiĝado, maljuniĝado, kaj morto, de malĝojo, lamentado, doloro, aflikto, kaj malespero. Li ne liberiĝas, mi diras al vi, de sufero kaj anksio.

„La bone instruita disĉiplo de la nobluloj — kiu estimas la noblulojn, estas klera kaj disciplina en sia Darmo; kiu estimas la justulojn, estas klera kaj disciplina en sia Darmo — distingas kiujn ideojn estas taŭgaj por atento aŭ kiuj ideoj estas netaŭgaj por atento. Ĉi tio estante tiel, li ne atentas ideojn netaŭgajn por atento kaj atentas [anstataŭe] ideojn taŭgajn por atento.

„Kaj kio estas la ideoj netaŭgaj por atento, kiujn li ne atentas? Kiaj ajn ideoj tiaj, ke kiam li atentas ilin, la neestiĝintaj fermentoj de volupto estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de volupto pliiĝas; la neestiĝintaj fermentoj de fariĝo estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de fariĝo pliiĝas; la neestiĝintaj fermentoj de nescio estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de nescio pliiĝas. Ĉi tiuj estas la ideoj netaŭgaj por atento, kiuj li ne atentas.

„Kaj kio estas la ideoj taŭgaj por atento, kiujn li atentas? Kiaj ajn ideoj tiaj, ke kiam li atentas ilin, la neestiĝintaj fermentoj de volupto ne estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de volupto forlasiĝas; la neestiĝintaj fermentoj de fariĝo ne estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de fariĝo forlasiĝas; la neestiĝintaj fermentoj de nescio ne estiĝas en li, kaj la estiĝintaj fermentoj de nescio forlasiĝas. Ĉi tiuj estas la ideoj taŭgaj por atento, kiujn li atentas. Per lia malatento al ideoj netaŭgaj por atento kaj atento al ideoj taŭgaj por atento, ambaŭ neestiĝintaj fermentoj ne estiĝas en li, kaj estiĝintaj fermentoj forlasiĝas.

„Li atentas taŭge, ‚Jen anksio‘… ‚Jen la origino de anksio‘…‚Jen la ĉeso de anksio‘… ‚Jen la vojo kondukanta al la ĉeso de anksio‘. Dum li atentas taŭge ĉi tiel, tri katenoj forlasiĝas de li: ident-opinio, dubo, kaj kaptado de reguloj kaj kutimoj. Ĉi tiojn oni nomas la fermentoj forlasindaj per vidado.

Fermentoj Forlasindaj per Sindetenado

„Kaj kio estas la fermentoj forlasindaj per sindetenado? Estas la kazo, en kiu monaĥo pripensante taŭge restas detenante sin per la deteno de la okua kapablo. La fermentoj, ĉagreno, aŭ febro kiu estiĝus, se li restus ne detenante sin per la deteno de okula kapablo ne estiĝas por li, kiam li restas detenante sin per la deteno de la okula kapablo.

„Pripensante taŭge li restas sin detenante per la deteno de la orela kapablo…

„Pripensante taŭge li restas sin detenante per la deteno de la naza kapablo…

„Pripensante taŭge li restas sin detenante per la deteno de la langa kapablo…

„Pripensante taŭge li restas sin detenante per la deteno de la korpa kapablo…

„Pripensante taŭge li restas detenante sin per la deteno de la intelekta kapablo. La fermentoj, ĉagreno, aŭ febro kiu estiĝus, se li restus ne detenante sin per la deteno de intelekta kapablo ne estiĝas por li, kiam li restas detenante sin per la deteno de la okula kapablo. Ĉi tiojn oni nomas la fermentoj forlasindaj per sindetenado.

Fermentoj Forlasindaj per Uzado

„Kaj kio estas la fermentoj forlasindaj per uzado? Estas la kazo, en kiu monaĥo pripensante taŭge uzas la robo nur por kontraŭagi la malvarmon, por kontraŭagi la varmon, por kontraŭagi la tuŝo de muŝoj, moskitoj, la vento, la suno, kaj reptilioj; nur por la celo kovri la partojn de la korpo, kiuj hontigas.

„Pripensante taŭge li uzas almoz-manĝaĵon ne ludeme, nek por ebriiĝo, nek por dikiĝo, nek por beliĝo; sed nur por la supervivo kaj daŭrigo de ĉi tiu korpo, pensante, ‚Tiel mi detruos malnovajn sentojn [el malsato] kaj ne kreos novaj sentoj [el troa manĝado]. Mi subtenos min, estos senkulpa, kaj vivos komforte.‘

„Pripensante taŭge li uzas loĝejon nur por kontraŭagi malvarmon, por kontraŭagi varmon, por kontraŭagi la tuŝon de muŝoj, moskitoj, la vento, la suno, kaj reptilioj; nur por protekto kontraŭ la severeco de la vetero kaj por la ĝuo de izolo.

„Pripensante taŭge li uzas medikamentajn necesaĵojn, kiuj uziĝas por kuraci la malsanulojn, nur por kontraŭagi iujn ajn dolorojn de malsano, kiuj estiĝis, kaj por maksimuma libero kontraŭ malsano.

„La fermentoj, ĉagreno, aŭ febro, kiuj estiĝus, se li ne uzus ĉi tiujn aferojn [ĉi tiel], ne estiĝas por li, kiam li uzas ilin [ĉi tiel]. Ĉi tiojn oni nomas la fermentoj forlasindaj per uzado.

Fermentoj Forlasindaj per Tolerado

„Kaj kio estas la fermentoj forlasindaj per tolerado? Estas la kazo, en kiu monaĥo pripensante taŭge eltenas. Li toleras malvarmon, varmon, malsaton, kaj soifon; la tuŝon de muŝoj, moskitoj, la vento, la suno, kaj reptilioj; malbonvole parolitajn kaj ne bonvenajn vortojn kaj korpajn sentojn, kiuj, kiam ili estiĝas, estas dolorigaj, turmentaj, akraj, kriĉigaj, malagrablaj, malplaĉaj, kaj minacantaj al la vivo. La fermentoj, ĉagreno, aŭ febro, kiuj estiĝus, se li ne tolerus ĉi tiujn aferojn, ne estiĝas por li, kiam li toleras ilin. Ĉi tiojn oni nomas la fermentoj forlasindaj per uzado.

Fermentoj Forlasindaj per Evitado

„Kaj kio estas la fermentoj forlasindaj per evitado? Estas la kazo, en kiu monaĥo pripensante taŭge evitas sovaĝan elefanton, sovaĝan ĉevalon, sovaĝon virbovon, sovaĝan hundon, serpenton, stumpon, rubusbedon, abismon, krutaĵon, kloakon, kaj malfermitan stratkanaleton. Pripensante taŭge li evitas sidi en la specoj de netaŭgaj seĝoj, vagi al la specoj de netaŭgaj vivejoj, kaj asociiĝi kun la specoj de malbonaj amikoj, kiuj igus siajn klerajn amikojn en la sankta vivo suspekti lin pri malbona konduto. La fermentoj, ĉagreno, aŭ febro, kiuj estiĝus, se li ne evitus ĉi tiujn aferojn, ne estiĝas por li, kiam li evitas ilin. Ĉi tiojn oni nomas la fermentoj forlasindaj per evitado.

Fermentoj Forlasindaj per Forpelado

„Kaj kio estas la fermentoj forlasindaj per forpelado? Estas la kazo, en kiu monaĥo pripensante taŭge ne toleras esiĝintan penson pri volupto. Li forlasas ĝin, forpelas ĝin, kaj eliminas ĝin tute.

Pripensante taŭge ne toleras esiĝintan penson pri malbonvolo…

Pripensante taŭge ne toleras esiĝintan penson pri krueleco…

Pripensante taŭge ne toleras esiĝintajn, malbonajn, mallertajn mensajn ecojn. Li forlasas ilin, forpelas ilin, kaj eliminas ilin tute. La fermentoj, ĉagreno, aŭ febro, kiuj estiĝus, se li ne forpelus ĉi tiujn aferojn, ne estiĝas por li, kiam li forpelas ilin. Ĉi tiojn oni nomas la fermentoj forlasindaj per forpelado.

Fermentoj Forlasindaj per Disvolvado

„Kaj kio estas la fermentoj forlasindaj per disvolvado? Estas la kazo, en kiu monaĥo pripensante taŭge disvolvas atentecon kiel faktoron por Vekiĝo dependa de izolo… senpasio… ĉeso… okaziganta cedadon. Li disvolvas analizon de ecoj kiel faktoron de Vekiĝo… persiston kiel faktoron por Vekiĝo… ekstazon kiel faktoron por Vekiĝo… trankvilon kiel faktoron por Vekiĝo… koncentriĝon kiel faktoron por Vekiĝo… egalanimecon kiel faktoron pro Vekiĝo dependa de izolo… senpasio… ĉeso, okaziganta cedadon. La fermentoj, ĉagreno, aŭ febro, kiuj estiĝus, se li ne disvolvus ĉi tiujn ecojn, ne estiĝas por li, kiam li disvolvas ilin. Ĉi tiojn oni nomas la fermentoj forlasindaj per disvolvado.

„Kiam la fermentoj de monaĥo forlasindaj per vidado forlasiĝis per vidado, liaj fermentoj forlasindaj per sindetenado forlasiĝis per sindetenado, liaj fermentoj forlasindaj per uzado forlasiĝis per uzado, liaj fermentoj forlasindaj per tolerado forlasiĝis per tolerado, liaj fermentoj forlasindaj per evitado forlasiĝis per evitado, liaj fermentoj forlasindaj per forpelado forlasiĝis per forpelado, liaj fermentoj forlasindaj per disvolvado forlasiĝis per disvolvado, tiam oni nomas lin monaĥo, kiu restas detenante sin de ĉiuj fermentoj. Li fortranĉis deziregon, deĵetis la katenojn, kaj — per la ĝusta penetrado de malhumileco — faris finon de sufero kaj anksio.“

Jen kion la Benito diris. Plaĉite la monaĥoj ĝojis pri la vortoj de la Benito.

 

Referencoj

“MN2: Sabbāsavasutta.” Tradukita de Bhikkhu Sujato, Sutta­Central, 2018, suttacentral.net/mn2/en/sujato.

“Sabbasava Sutta: The Root Sequence.” Tradukita de Thanissaro Bhikkhu, Access to Insight, 30 Nov. 2013, www.accesstoinsight.org/tipitaka/mn/mn.002.than.html