1 Mūlapariyāyasutta
El la Mezlongaj Diskursoj
Mi aŭdis, ke unufoje la Benito loĝis ĉe Ukato en la Arbareto de Subago ĉe la radiko de reĝa fortika ŝoreo. Tie li adresis la monaĥojn, „Monaĥoj!“
„Jes, sinjoro“, respondis la monaĥoj.
La Benito diris, „Monaĥoj, mi instruos al vi la radikan sekvencon de ĉiuj fenomenoj. Aŭskultu kaj atentu diligente. Mi parolos.“
„Jes, Sinjoro“ ili respondis.
La Benito diris: „Estas la kazo, monaĥoj, en kiu neinstruita ordinara homo — kiu ne estimas la noblulojn, ne estas klera aŭ disciplina en sia Darmo; kiu ne estimas la justulojn, ne estas klera aŭ disciplina en sia Darmo — perceptas teron kiel teron. Perceptante teron kiel teron, li konceptas [aferojn] pri tero, li konceptas [aferojn] en tero, li konceptas [aferojn] venantajn el tero, li konceptas teron kiel ‚mian‘, li ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li ne komprenas ĝin, mi diras al vi.
„Li perceptas akvon kiel akvon… fajron kiel fajron… venton kiel venton[1]… estaĵojn kiel estaĵojn… diojn kiel diojn… Praĵapation kiel Praĵapation… Brahmaon kiel Brahmaon… lumajn diojn kiel lumajn diojn… diojn de brila gloro kiel diojn de brila gloro… diojn de abundaj fruktoj kiel diojn de abundaj fruktoj… la Venkanton kiel la Venkanton[2]… la sferon de la senfineco de la kosmo kiel la sferon de la senfineco de la kosmo… la sferon de la senfineco de la konscio kiel la sferon de la senfineco de la konscio… la sferon de nenieco kiel la sferon de neniecon… la sferon de nek percepto nek nepercepto kiel la sferon de nek percepto nek nepercepto[3]… la viditan kiel la viditan… la aŭditan kiel la aŭditan… la sensitan kiel la sensitan… la konsciitan kiel la konsciitan[4]… la ununurecon kiel la ununurecon… la multecon kiel la multecon[5]… la Ĉiecon kiel la Ĉiecon[6]…
„Li perceptas la Estingiĝon kiel la Estingiĝon[7]. Perceptante la Estingiĝon kiel la Estingiĝon, li konceptas [aferojn] pri la Estingiĝo, li konceptas [aferojn] en la Estingiĝo, li konceptas [aferojn] venantajn el la Estingiĝo, li konceptas la Estingiĝon kiel ‚mian‘, li ĝojas pri la Estingiĝo. Kial tio estas? Ĉar li ne komprenas ĝin, mi diras al vi.
„Monaĥo, kiu estas staĝanto — sopiranta la nekomparabla senŝarĝiĝo de mallibero, liaj aspiroj ĝis nun ne plenumitaj — rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptu aferojn pri tero, ne konceptu aferojn en tero, ne konceptu aferojn venantajn el tero, ne konceptu teron kiel ‚mian‘, ne ĝoju pri tero. Kial tio estas? Por ke li eble komprenos ĝin, mi diras al vi.
„Li rekte konas akvon kiel akvon… fajron kiel fajron… venton kiel venton… estaĵojn kiel estaĵojn… diojn kiel diojn… Praĵapation kiel Praĵapation… Brahmaon kiel Brahmaon… lumajn diojn kiel lumajn diojn… diojn de brila gloro kiel diojn de brila gloro… diojn de abundaj fruktoj kiel diojn de abundaj fruktoj… la Venkanton kiel la Venkanton… la sferon de la senfineco de la kosmo kiel la sferon de la senfineco de la kosmo… la sferon de la senfineco de la konscio kiel la sferon de la senfineco de la konscio… la sferon de nenieco kiel la sferon de neniecon… la sferon de nek percepto nek nepercepto kiel la sferon de nek percepto nek nepercepto… la viditan kiel la viditan… la aŭditan kiel la aŭditan… la sensitan kiel la sensitan… la konsciitan kiel la konsciitan… la ununurecon kiel la ununurecon… la multecon kiel la multecon… la Ĉiecon kiel la Ĉiecon…
„Li rekte konas la Estingiĝon kiel la Estingiĝon. Rekte konante la Estingiĝon kiel la Estingiĝon, li ne konceptu aferojn pri la Estingiĝo, ne konceptu aferojn en la Estingiĝo, ne konceptu aferojn venantajn el la Estingiĝo, ne konceptu la Estingiĝon kiel ‚mian‘, ne ĝoju pri la Estingiĝo. Kial tio estas? Por ke li eble komprenos ĝin, mi diras al vi.
„Monaĥo, kiu estas Meritulo, sen mensaj fermentoj — kiu atingis plenumon, finis la taskon, demetis la ŝarĝon, atingis la veran celon, detruis la katenojn de fariĝado, kaj ellasiĝis per ĝusta scio — rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas aferojn pri tero, ne konceptas aferojn en tero, ne konceptas aferojn venantajn el tero, ne konceptas teron kiel ‚mian‘, ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li komprenis ĝin, mi diras al vi.
„Li rekte konas akvon kiel akvon… fajron kiel fajron… venton kiel venton… estaĵojn kiel estaĵojn… diojn kiel diojn… Praĵapation kiel Praĵapation… Brahmaon kiel Brahmaon… lumajn diojn kiel lumajn diojn… diojn de brila gloro kiel diojn de brila gloro… diojn de abundaj fruktoj kiel diojn de abundaj fruktoj… la Venkanton kiel la Venkanton… la sferon de la senfineco de la kosmo kiel la sferon de la senfineco de la kosmo… la sferon de la senfineco de la konscio kiel la sferon de la senfineco de la konscio… la sferon de nenieco kiel la sferon de neniecon… la sferon de nek percepto nek nepercepto kiel la sferon de nek percepto nek nepercepto… la viditan kiel la viditan… la aŭditan kiel la aŭditan… la sensitan kiel la sensitan… la konsciitan kiel la konsciitan… la ununurecon kiel la ununurecon… la multecon kiel la multecon… la Ĉiecon kiel la Ĉiecon…
„Li rekte konas la Estingiĝon kiel la Estingiĝon. Rekte konante la Estingiĝon kiel la Estingiĝon, li ne konceptas aferojn pri la Estingiĝo, ne konceptas aferojn en la Estingiĝo, ne konceptas aferojn venantajn el la Estingiĝo, ne konceptas la Estingiĝon kiel ‚mian‘, ne ĝojas pri la Estingiĝo. Kial tio estas? Ĉar li komprenis ĝin, mi diras al vi.
„Monaĥo, kiu estas Meritulo, sen mensaj fermentoj… rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas aferojn pri tero, ne konceptas aferojn en tero, ne konceptas aferojn venantajn el tero, ne konceptas teron kiel ‚mian‘, ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar, per la finado de pasio, li estas sen pasio, mi diras al vi.
„Li rekte konas akvon kiel akvon… la Ĉiecon kiel la Ĉiecon…
„Li rekte konas la Estingiĝon kiel la Estingiĝon. Rekte konante la Estingiĝon kiel la Estingiĝon, li ne konceptu aferojn pri la Estingiĝo, ne konceptu aferojn en la Estingiĝo, ne konceptu aferojn venantajn el la Estingiĝo, ne konceptu la Estingiĝon kiel ‚mian‘, ne ĝoju pri la Estingiĝo. Kial tio estas? Ĉar, per la finado de pasio, li estas sen pasio, mi diras al vi.
„Monaĥo, kiu estas Meritulo, sen mensaj fermentoj… rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas aferojn pri tero, ne konceptas aferojn en tero, ne konceptas aferojn venantajn el tero, ne konceptas teron kiel ‚mian‘, ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar, per la finado de malinklino, li estas sen malklino, mi diras al vi.
„Li rekte konas akvon kiel akvon… la Ĉiecon kiel la Ĉiecon…
„Li rekte konas la Estingiĝon kiel la Estingiĝon. Rekte konante la Estingiĝon kiel la Estingiĝon, li ne konceptu aferojn pri la Estingiĝo, ne konceptu aferojn en la Estingiĝo, ne konceptu aferojn venantajn el la Estingiĝo, ne konceptu la Estingiĝon kiel ‚mian‘, ne ĝoju pri la Estingiĝo. Kial tio estas? Ĉar, per la finado de malklino, li estas sen malklino, mi diras al vi.
„Monaĥo, kiu estas Meritulo, sen mensaj fermentoj… rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas aferojn pri tero, ne konceptas aferojn en tero, ne konceptas aferojn venantajn el tero, ne konceptas teron kiel ‚mian‘, ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar, per la finado de iluzio, li estas sen iluzio, mi diras al vi.
„Li rekte konas akvon kiel akvon… la Ĉiecon kiel la Ĉiecon…
„Li rekte konas la Estingiĝon kiel la Estingiĝon. Rekte konante la Estingiĝon kiel la Estingiĝon, li ne konceptu aferojn pri la Estingiĝo, ne konceptu aferojn en la Estingiĝo, ne konceptu aferojn venantajn el la Estingiĝo, ne konceptu la Estingiĝon kiel ‚mian‘, ne ĝoju pri la Estingiĝo. Kial tio estas? Ĉar, per la finado de iluzio, li estas sen iluzio, mi diras al vi.
„La tatagato — meritulo, ĝuste memvekita — rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas aferojn pri tero, ne konceptas aferojn en tero, ne konceptas aferojn venantajn el tero, ne konceptas teron kiel ‚mian‘, ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li komprenis ĝin ĝis la fino, mi diras al vi.
„Li rekte konas akvon kiel akvon… fajron kiel fajron… venton kiel venton… estaĵojn kiel estaĵojn… diojn kiel diojn… Praĵapation kiel Praĵapation… Brahmaon kiel Brahmaon… lumajn diojn kiel lumajn diojn… diojn de brila gloro kiel diojn de brila gloro… diojn de abundaj fruktoj kiel diojn de abundaj fruktoj… la Venkanton kiel la Venkanton… la sferon de la senfineco de la kosmo kiel la sferon de la senfineco de la kosmo… la sferon de la senfineco de la konscio kiel la sferon de la senfineco de la konscio… la sferon de nenieco kiel la sferon de neniecon… la sferon de nek percepto nek nepercepto kiel la sferon de nek percepto nek nepercepto… la viditan kiel la viditan… la aŭditan kiel la aŭditan… la sensitan kiel la sensitan… la konsciitan kiel la konsciitan… la ununurecon kiel la ununurecon… la multecon kiel la multecon… la Ĉiecon kiel la Ĉiecon…
„Li rekte konas la Estingiĝon kiel la Estingiĝon. Rekte konante la Estingiĝon kiel la Estingiĝon, li ne konceptu aferojn pri la Estingiĝo, ne konceptu aferojn en la Estingiĝo, ne konceptu aferojn venantajn el la Estingiĝo, ne konceptu la Estingiĝon kiel ‚mian‘, ne ĝoju pri la Estingiĝo. Kial tio estas? Ĉar li komprenis ĝin ĝis la fino, mi diras al vi.
„La tatagato — meritulo, ĝuste memvekita — rekte konas teron kiel teron. Rekte konante teron kiel teron, li ne konceptas aferojn pri tero, ne konceptas aferojn en tero, ne konceptas aferojn venantajn el tero, ne konceptas teron kiel ‚mian‘, ne ĝojas pri tero. Kial tio estas? Ĉar li sciis, ke ĝojo estas la radiko de sufero kaj anksio, ke el estiĝado estas naskiĝo, kaj ke, por kio estiĝis, estas maljuniĝo kaj morto. Do, per tuta finiĝado, malaperado, ĉesado, delasado, cedado de dezirego, la tatagato tute vekiĝis al la nekomparabla ĝusta memvekiĝo, mi diras al vi.
„Li rekte konas akvon kiel akvon… la Ĉiecon kiel la Ĉiecon…
„Li rekte konas la Estingiĝon kiel la Estingiĝon. Rekte konante la Estingiĝon kiel la Estingiĝon, li ne konceptas aferojn pri la Estingiĝo, ne konceptas aferojn en la Estingiĝo, ne konceptas aferojn venantajn el la Estingiĝo, ne konceptas la Estingiĝon kiel ‚mian‘, ne ĝojas la Estingiĝon. Kial tio estas? Ĉar li sciis, ke ĝuo estas la radiko de sufero kaj anksio, ke el estiĝado estas naskiĝo, kaj ke, por kio estiĝis, estas maljuniĝo kaj morto. Do, per tuta finiĝo, malaperado, ĉeso, delasado, cedado de dezirego, la tatagato tute vekiĝis al la nekomparabla ĝusta memvekiĝo, mi diras al vi.
Jen kion la Benito diris. Malplaĉite la monaĥoj ne ĝojis pri la vortoj de la Benito.
1. Tero, akvo, fajro, kaj vento estas la kvar karakteroj, kiuj enhavas la sperto de fizika formo.
2. En ĉi tiu sekcio de la listo, „estaĵoj“ indikas ĉiujn vivaĵojn sub la nivelo de la dioj. „Dioj“ indikas estaĵoj en la voluptaj ĉieloj. La ceteraj terminoj — Praĵapatio, Brahmao, la lumaj dioj, la dioj de brila gloro, la dioj de abundaj fruktoj, kaj la Venkanto — indikas dioj en la ĉieloj de formo kaj senformeco.
3. La sfero de senfineco de la kosmo, la sfero de la senfineco de la konscio, la sfero de nenieco, la sfero de nek percepto nek nepercepto estas la kvar senforma statoj, kiuj oni povas atingi en koncentriĝo.
4. „La vidita, la aŭdita, la sensita, kaj la konsciita“ estas aro de terminoj por indiki ĉio spertita per la ses sensoj.
5. la Ununureco estas sperto en la statoj de koncentriĝego (jhāna). Multeco estas sperto per la ses sensoj.
6. „Kio estas la Ĉieco? Simple la okulo kaj formoj, la orelo kaj sonoj, la nazo kaj odoroj, la lango kaj gustoj, la korpo kaj tuŝaj sensacioj, la intelekto kaj ideoj. Ĉi tiun oni nomas la Ĉiecon. Iu ajn, kiu dirus ‚Malakceptu ĉi tiun Ĉiecon, mi priskribos alian‘, kiam [li] pridemandiĝas pri kio precize estus la bazo de lia aserto, ne kapablus ekspliki, kaj cetere malĝojigiĝus. Kial tio estas? Ĉar ĝi restas preter amplekso.“ — SN 35.23.
7. La Estingiĝo estas nirvano (nibbāna/nirvāṇa)
“MN1: Mūlapariyāyasutta.” Tradukita de Bhikkhu Sujato, SuttaCentral, 2018, suttacentral.net/
“Mulapariyaya Sutta: The Root Sequence.” Tradukita de Thanissaro Bhikkhu, Access to Insight, 30 Nov. 2013, www.accesstoinsight.org/