Prajñāpāramitaikakṣaresūtra
El la Perfekteco de la Saĝo
Omaĝo al la Perfekteco de la Saĝo!
Tiel mi aŭdis. Unufoje la Sinjoro loĝis ĉe Raĵagriha, sur la Pinto de la Vulturoj, kune kun granda kunveno de monaĥoj, kun 1,250 monaĥoj, kaj kun miliardoj da bodisatvoj. Tiutempe la Sinjoro adresis la honorindan Anandon kaj diris:
„Anando, ricevu, por la bonfarto kaj feliĉo de ĉiuj estaĵoj, ĉi tiun perfektecon de la saĝo en ununura litero, tio estas A.“
Tiel parolis la Sinjoro. La honorinda Anando, la granda kunveno de monaĥoj, la kunveno de bodisatvoj, kaj la tuta mondo kun ĝiaj dioj, homoj, duondioj, kaj muzikistoj kaj dancistoj de la ĉieloj ĝojis pri la instruo de la Sinjoro.
En la tantra budhisma religio, la litero „A“ reprezentas multajn aferojn depende de la budhisma veturilo kaj la partikulara tradicio. En la mahajana budhismo, la litero „A“ rilatas al la plej mallongaj el la sutroj Prajñāpāramitā — la Prajñāpāramitā en Ununura Litero… En la Tradicio Nyingma, la litero „A“ estas tre simbola kaj proksime rilata al la instruoj de la filozofia opinio konita kiel Dzogchen. Fizika sed ankoraŭ simbola manifestaĵo de la principo de la „A“ estas klara kvarc-kristalo. Dum partikulaj inicaj ritualoj de Nyingma, inica karto, kiu montras la literon „A“, montriĝos apud longa klara kvarc-kristalo, aŭ ili desegniĝos sur ununura inica karto. La litero „A“ kiel objekto de medito povas ankaŭ troviĝi en la Tradicioj Mahamudra de la skoloj Sakya kaj Kagyu sed rare figuriĝas en la arto. La religio Bon, kiel la budhisma Nyingma, emfazegas sian propran formon de la filozofio Dzogchen kaj la tibeta litero „A“.
En la hinduismo, Ekakṣara, laŭlitere „la unu silabo“, riferas al la sankta unusilabo OṂ. Ĉar la A estas propra al OṂ, la medito pri la litero A fariĝis unu el la plej bazaj budhismaj kontemplaj praktikoj, kaj ĝi partikulare fariĝis disvolvita en la japana skolo Ŝingon per la nomo de Aĵikan.
… La Tradicio Ŝingon valoras la literon „A“ kiel la unuan literon de la sanskrita alfabeto kaj la baza vojelo en ĉiuj sanskritaj silaboj. En la sanskrita, „A“ („an“ irante antaŭ vojelo) povas ankaŭ esti nea antaŭafikso. Rilate al ĉi tio, Ŝingon difinas la literon „A“ kiel anutpāda (honpushō…), termino, kiu signifas ne-estiĝon… Kakuban diras, ke „A“ estas parola reprezento de la malpleneco kaj signifas la eternan veron, la ne-kreeblaĵon, kaj la ne-detrueblaĵon. Tiel ĉiuj aferoj koncentriĝas en kaj elvenas de „A“… La celo de la Aĵikan, estante fariĝi budho dum ĉi tiu vivdaŭro, estas kuniĝi kun la dio en la senco de la spertado de la origina malpleneco… En ĉi tiuj [manlibroj kaj traktaĵoj pri Aĵikan], Kakuban eksplikas, ke la silabo „A“ reprezentas anutpāda, bodhicitta, kaj ke ĝi estas simbolo de la tero, sur kiu ĉiuj aferoj baziĝas.
Green, Ronald S. “The One Letter Sutra: A (Ekakshari Sutra/Ajikan).” The Matheson Trust, www.themathesontrust.org/
Green, Ronald S. “The Shingon Ajikan, Meditation on the Syllable ‘A’: An analysis of components and development.” The Matheson Trust, www.themathesontrust.org/
“The Blessed Perfection of Wisdom, the Mother of All the Tathagatas, in One Letter’ in 25 Lines.” Perfect wisdom: The short prajnaparamita texts. Translated by Edward Conze. (1993), p. 201.
Watt, Jeff. “Publication: Prajnaparamita in a Single Letter (Sutra).” Himalayan Art Resources, Aug. 2016, www.himalayanart.org/