Prajñāpāramitāhṛdayasūtra
El la Perfekteco de la Saĝo
Omaĝo al la Perfekteco de la Saĝo,
la Aminda, la Sankta!
Tiel mi aŭdis. Unufoje la Sinjoro loĝis ĉe Raĵagriha, sur la Pinto de la Vulturoj, kune kun granda kunveno de ambaŭ monaĥoj kaj bodisatvoj. Tiutempe la Sinjoro, instruinte la diskurson pri la darmo nomitan „profunda grandiozeco“, ekkoncentriĝis. Tiutempe ankaŭ la sankta Sinjoro Avalokiteŝvaro, la Bodisatvo, la bonega estaĵo, praktikante la profundan perfektecon de la saĝo, malsupren rigardis de supre, kaj li vidis la kvin agregaĵoj, kaj li enketis ilin kiel malplenan en ilia propra estado.
Poste la honorinda Ŝariputro, per la potenco de la Budho, diris al la sankta Sinjoro Avalokiteŝvaro, la Bodisatvo, la bonega estaĵo: „Kiel filo aŭ filino de bona familio sin trejnu, se ili volas praktiki ĉi tiun profundan perfektecon de la saĝo?“
La sankta Sinjoro Avalokiteŝvaro, la Bodisatvo, la bonega estaĵo, tiam diris al la honorinda Ŝariputro: „La filo aŭ filino de bona familio, kiu volas praktiki ĉi tiun profundan perfektecon de la saĝo konsideru tiel:
„Estas kvin agregaĵoj, kaj tiuj, kiujn li vidas, estas malplenaj en ilia propra estado. Jene, ho Ŝariputro, la formo estas la malpleneco, kaj la malpleneco ĝuste estas la formo; la malpleneco estas neniu alia ol la formo, kaj la formo estas neniu alia ol la malpleneco; tio, kio estas la formo, estas la malpleneco, kaj tio, kio estas la malpleneco estas la formo. La sama estas vera pri la sentoj, la perceptoj, la impulsoj, kaj la konscio. Tiel, ho Ŝariputro, ĉiuj fenomenoj estas malplenaj je ilia propra estado, estas sen markoj; ili estas nek produktitaj nek finitaj, nek malpurigitaj nek senmakulaj, nek mankaj nek kompletaj. Tiel do, ho Ŝariputro, kie estas la malpleneco, estas nek formo, nek sento, nek percepto, nek impulso, nek konscio; nek okulo, nek orelo, nek nazo, nek lango, nek korpo, nek menso; nek formo, nek sono, nek odoro, nek gusto, nek tuŝeblaĵo, nek objekto de la menso; nek elemento de la vidpov-organo, ktp., ĝis ni trafas: nek elemento de la mens-konscio; estas nek nescio, nek estingo de la nescio, ktp., ĝis ni trafas: estas nek maljuniĝo, nek morto, nek estingo de la maljuniĝo kaj la morto; estas nek sufero, nek originado, nek finado, nek vojo; estas nek kogno, nek atingo, nek ne-atingo.
„Tiel do, ho Ŝariputro, pro la indiferento de bodisatvo al ia ajn persona atingo, li restas kiel oni, kiu dependis sole de la perfekteco de la saĝo. Pro manko de objektiva subteno de ĉi tiu penso, li ne tremigiĝis, li superis tion, kio povas aflikti, kaj fine li subteniĝas per la nirvano. Ĉiuj, kiuj aperas kiel budhoj dum la tri periodoj — per dependi de la perfekteco de la saĝo, ili plene vekiĝas al la plejebla, ĝusta, kaj perfekta iluminiĝo.
„Tiel oni konu la Perfektecon de la Saĝo kiel la bonegan ĉarmon, la ĉarmon de bonega scio, la plejeblan ĉarmon, la senegalan ĉarmon, la mildiganton de ĉiu sufero, vere — ĉar kio povus fuŝiĝi? En la Perfekteco de la Saĝo, la ĉarmo diriĝis. Ĝi diriĝas tiel: IRINTA, IRINTA, PRETERIRINTA, TUTE PRETERIRINTA, HO KIA VEKIĜO, SALUTON[1]! Estas tiel, ho Ŝariputro, bodisatvo sin trejnu en la profunda perfekteco de la saĝo.“
Post la Sinjoro venis el tiu koncentriĝo, kaj li aplaŭdis la sanktan Sinjoron Avalokiteŝvaro, la Bodisatvo, la bonega estaĵo: „Bone dirita, bone dirita, filo de bona familio! Ĝuste tiel, filo de bona familio, ĝuste tiel ĉiu praktiku la profundan perfektecon de la saĝo. Kiel vi eksplikis ĝin, tiel ĝi aprobiĝas per ĉiuj tatagatoj.“
Tiel parolis la Sinjoro. Ekstazaj, la honorinda Ŝariputro, la sankta Sinjoro Avalokiteŝvaro, la Bodisatvo, la bonega estaĵo, kaj tiuj monaĥoj kaj tiuj bodisatvoj, bonegaj estaĵoj, kaj la tuta mondo kun ĝiaj dioj, homoj, duondioj, grifoj, kaj muzikistoj kaj dancistoj de la ĉieloj ĝojis pri la instruo de la Sinjoro.
1. [Sanskrite:] Gate gate pāragate pārasaṃgate bodhi svāhā.
Conze, Edward. “The ‘Heart of Perfect Wisdom’: The ‘Heart of Perfect Wisdom’ in 25 Lines.” Perfect wisdom: The short prajnaparamita texts. (1993), pp. 140–141.