Esperantaj Tradukaĵoj

3.65 Kesamuttisutta

LA SUTRO DE LA KESAMUTANOJ

El la Nombraj Diskursoj

 

Mi aŭdis, ke unufoje la Benito, vagante turnee inter la Kosalanoj kun granda komunumo de monaĥoj, alvenis al Kesaputo, urbo de la Kalamoj. La Kalamoj de Kesaputo aŭdis onidire, „Gotamo la kontemplanto — la filo de la Ŝakjoj, elirinte de la ŝakja klano — alvenis al Kesaputo. Kaj pri tiu Majstro Gotamo, ĉi tiu bona reputacio disvastiĝis: ‚Li ja estas Benito, merita, kaj ĝuste memvekita, plenuminta en scio kaj konduto, bone irinta, scianto de la kosmo, nesuperita trejnisto de tiuj personoj pretaj dresiĝi, instruisto de homoj kaj diaĵoj, vekita, benita. Li sciatigis — eksciante ĝin per rekta scio — ĉi tiun mondon kun ĝiaj dioj, maraoj, kaj brahmaoj, ĝiaj generoj kun iliaj kontemplantoj kaj bramanoj, iliaj regantoj kaj nenobeloj; eksplikis la darmon admirinda komence, admirinda meze, admirinda fine; klarigis la sanktan vivon ambaŭ en ĝiaj partikularaĵoj kaj en ĝia esenco, tute perfekta, superinte pura. Estas bona vidi tia meritulo.‘“

Do la Kalamoj de Kesaputo iris al la Benito. Alveninte iuj el ili riverencis al li kaj sidis je unu flankon. Iuj el ili interŝanĝis ĝentilajn salutojn kun li kaj interŝanĝinte afablajn salutojn kaj ĝentilaĵojn sidis je unu flanko. Iuj el ili sidis je unu flanko salutinte lin [adorante] kun siaj manoj manplat-al-manplataj super siaj koroj. Iuj el ili sidis je unu flanko anoncinte sian nomon kaj klanon. Iuj el ili sidis je unu flanko silente.

Dum ili sidis tie, la Kalamoj de Kesaputo diris al la Benito, „Sinjoro, estas iuj bramanoj kaj kontemplantoj, kiuj venas al Kesaputo. Ili klarigas kaj gloras siajn proprajn doktrinojn, sed pri la doktrinoj de aliuloj, ili malplivalorigas ilin, insultas ilin, malŝatas ilin, kaj malestimas ilin. Kaj poste aliaj bramanoj kaj kontemplantoj venas al Kesaputo. Ili klarigas kaj gloras siajn proprajn doktrinojn, sed pri la doktrinoj de aliuloj, ili malplivalorigas ilin, insultas ilin, malŝatas ilin, kaj malestimas ilin. Ili foriras de ni sentigante nin tute necertaj kaj en dubo: Kiuj el ĉi tiuj honorindaj bramanoj kaj kontemplantoj diras la veron, kaj kiuj mensogas?“

„Kompreneble vi estas necertaj, Kalamoj. Kompreneble vi estas en dubo. Kiam estas kialo por dubo, la necerteco naskiĝas. Do en ĉi tiu kazo, Kalamoj, ne juĝu laŭ raportoj, laŭ legendoj, laŭ tradicioj, laŭ skribaĵo, laŭ logika konjekto, laŭ dedukto, laŭ analogioj, laŭ konsento per konsiderado de opinioj, laŭ la probableco, aŭ laŭ la penso ‚Ĉi tiu kontemplanto estas nia instruisto.‘ Kiam vi scias por vi mem, ke ‚Ĉi tiuj ecoj estas mallertaj; ĉi tiuj ecoj estas kulpindaj; ĉi tiujn ecojn kritikas la saĝuloj; ĉi tiuj ecoj, kiam alprenitaj kaj plenumitaj, konduktas al damaĝo kaj sufero‘ — tiam vi forlasu ilin.

„Kion vi pensas, Kalamoj? Kiam la avareco estiĝas en homo, ĉu ĝi estiĝas por bonfarto aŭ por damaĝo?“

„Por damaĝo, Sinjoro.“

„Kaj ĉi tiu avarulo, superita de la avareco, sia menso posedita de la avareco, mortigas vivaĵojn, prenas, kion oni ne donas, postiras la edzinon de aliulo, mensogas, kaj instigas aliulojn fari same, ĉiuj el kiuj estas por longatempa damaĝo kaj sufero.“

„Jes, Sinjoro.“

„Kaj kion vi pensas, Kalamoj? Kiam malinklino estiĝas en homo, ĉu ĝi estiĝas por bonfarto aŭ por damaĝo?“

„Por damaĝo, Sinjoro.“

„Kaj ĉi tiu malinklinulo, superita de malinklino, sia menso posedita de malinklino, mortigas vivaĵojn, prenas, kion oni ne donas, postiras la edzinon de aliulo, mensogas, kaj instigas aliulojn fari same, ĉiuj el kiuj estas por longatempa damaĝo kaj sufero.“

„Jes, Sinjoro.“

„Kaj kion vi pensas, Kalamoj? Kiam iluzio estiĝas en homo, ĉu ĝi estiĝas por bonfarto aŭ por damaĝo?“

„Por damaĝo, Sinjoro.“

„Kaj ĉi tiu iluziito, superita de iluzio, sia menso posedita de iluzio, mortigas vivaĵojn, prenas, kion oni ne donas, postiras la edzinon de aliulo, mensogas, kaj instigas aliulojn fari same, ĉiuj el kiuj estas por longatempa damaĝo kaj sufero.“

„Jes, Sinjoro.“

„Do kion vi pensas, Kalamoj: Ĉu ĉi tiuj ecoj estas lertaj aŭ mallertaj?“

„Mallertaj, Sinjoro.“

„Kulpindaj aŭ senkulpaj?“

„Kulpindaj, Sinjoro.“

„Kritikitaj de la saĝuloj aŭ laŭditaj de la saĝuloj?“

„Kritikitaj de la saĝuloj, Sinjoro.“

„Kiam alprenitaj kaj plenumitaj, ĉu ili konduktas al damaĝo kaj sufero, aŭ ne?“

„Kiam alprenitaj kaj plenumitaj, ili konduktas al damaĝo kaj sufero. Tiel ĝi ŝajnas al ni.“

„Do kiel mi diris, Kalamoj: ‚Ne juĝu laŭ raportoj, laŭ legendoj, laŭ tradicioj, laŭ skribaĵo, laŭ logika konjekto, laŭ dedukto, laŭ analogioj, laŭ konsento per konsiderado de opinioj, laŭ la probableco, aŭ laŭ la penso „Ĉi tiu kontemplanto estas nia instruisto.“ Kiam vi scias por vi mem, ke „Ĉi tiuj ecoj estas mallertaj; ĉi tiuj ecoj estas kulpindaj; ĉi tiujn ecojn kritikas la saĝuloj; ĉi tiuj ecoj, kiam alprenitaj kaj plenumitaj, konduktas al damaĝo kaj sufero“ — tiam vi forlasu ilin.‘ Tiel ĝi diriĝis. Kaj rilate al ĉi tio ĝi diriĝis.

„Nun, Kalamoj, ne juĝu laŭ raportoj, laŭ legendoj, laŭ tradicioj, laŭ skribaĵo, laŭ logika konjekto, laŭ dedukto, laŭ analogioj, laŭ konsento per konsiderado de opinioj, laŭ la probableco, aŭ laŭ la penso ‚Ĉi tiu kontemplanto estas nia instruisto.‘ Kiam vi scias por vi mem, ke ‚Ĉi tiuj ecoj estas lertaj; ĉi tiuj ecoj estas senkulpaj; ĉi tiujn ecojn laŭdas la saĝuloj; ĉi tiuj ecoj, kiam alprenitaj kaj plenumitaj, konduktas al bonfarto kaj feliĉo‘ — tiam vi eniru kaj restu en ili.

„Kion vi pensas, Kalamoj? Kiam manko de la avareco estiĝas en homo, ĉu ĝi estiĝas por bonfarto aŭ por damaĝo?“

„Por bonfarto, Sinjoro.“

„Kaj ĉi tiu ne-avarulo, ne superita de la avareco, sia menso ne posedita de la avareco, ne mortigas vivaĵojn, prenas, kion oni ne donas, postiras la edzinon de aliulo, mensogas, aŭ instigas aliulojn fari same, ĉiuj el kiuj estas por longatempa bonfarto kaj feliĉo.“

„Jes, Sinjoro.“

„Kion vi pensas, Kalamoj? Kiam manko de malinklino estiĝas en homo, ĉu ĝi estiĝas por bonfarto aŭ por damaĝo?“

„Por bonfarto, Sinjoro.“

„Kaj ĉi tiu ne-malinklinulo, ne superita de malinklino, sia menso ne posedita de la avareco, ne mortigas vivaĵojn, prenas, kion oni ne donas, postiras la edzinon de aliulo, mensogas, aŭ instigas aliulojn fari same, ĉiuj el kiuj estas por longatempa bonfarto kaj feliĉo.“

„Jes, Sinjoro.“

„Kion vi pensas, Kalamoj? Kiam manko de iluzio estiĝas en homo, ĉu ĝi estiĝas por bonfarto aŭ por damaĝo?“

„Por bonfarto, Sinjoro.“

„Kaj ĉi tiu ne-iluziito, ne superita de iluzio, sia menso ne posedita de iluzio, ne mortigas vivaĵojn, prenas, kion oni ne donas, postiras la edzinon de aliulo, mensogas, aŭ instigas aliulojn fari same, ĉiuj el kiuj estas por longatempa bonfarto kaj feliĉo.“

„Jes, Sinjoro.“

„Do kion vi pensas, Kalamoj: Ĉu ĉi tiuj ecoj estas lertaj aŭ mallertaj?“

„Lertaj, Sinjoro.“

„Kulpindaj aŭ senkulpaj?“

„Senkulpaj, Sinjoro.“

„Kritikitaj de la saĝuloj aŭ laŭditaj de la saĝuloj?“

„Laŭditaj de la saĝuloj, Sinjoro.“

„Kiam alprenitaj kaj plenumitaj, ĉu ili konduktas al bonfarto kaj feliĉo, aŭ ne?“

„Kiam alprenitaj kaj plenumitaj, ili konduktas al bonfarto kaj feliĉo. Tiel ĝi ŝajnas al ni.“

„Do kiel mi diris, Kalamoj: ‚Ne juĝu laŭ raportoj, laŭ legendoj, laŭ tradicioj, laŭ skribaĵo, laŭ logika konjekto, laŭ dedukto, laŭ analogioj, laŭ konsento per konsiderado de opinioj, laŭ la probableco, aŭ laŭ la penso „Ĉi tiu kontemplanto estas nia instruisto.“ Kiam vi scias por vi mem, ke „Ĉi tiuj ecoj estas lertaj; ĉi tiuj ecoj estas senkulpaj; ĉi tiujn ecojn laŭdas la saĝuloj; ĉi tiuj ecoj, kiam alprenitaj kaj plenumitaj, konduktas al bonfarto kaj feliĉo“ — tiam vi eniru kaj restu en ili.‘ Tiel ĝi diriĝis. Kaj rilate al ĉi tio ĝi diriĝis.

„Nun, Kalamoj, oni, kiu estas disĉiplo de la nobluloj — tiel sen la avareco, sen malbonvolo, neiluziita, vigla, kaj firma — saturadas la unuan direkton [la oriento] — kaj ankaŭ la dua direkto, la tria, kaj la kvara — per konscio saturita de la amkomplezo. Tiel li saturadas supre, sube, kaj ĉirkaŭe, ĉie kaj ĉiurilate la ĉion-ampleksantan kosmon per konscio saturita de la amkomplezo: abunda, vasta, ne-mezurebla, sen malamikeco, sen malbonvolo.

„Li saturadas la unuan direkton — kaj ankaŭ la dua direkto, la tria, kaj la kvara — per konscio saturita de la kompato. Tiel li saturadas supre, sube, kaj ĉirkaŭe, ĉie kaj ĉiurilate la ĉion-ampleksantan kosmon per konscio saturita de la kompato: abunda, vasta, ne-mezurebla, sen malamikeco, sen malbonvolo.

„Li saturadas la unuan direkton — kaj ankaŭ la dua direkto, la tria, kaj la kvara — per konscio saturita de ja ĝojo. Tiel li saturadas supre, sube, kaj ĉirkaŭe, ĉie kaj ĉiurilate la ĉion-ampleksantan kosmon per konscio saturita de la ĝojo: abunda, vasta, ne-mezurebla, sen malamikeco, sen malbonvolo.

„Li saturadas la unuan direkton — kaj ankaŭ la dua direkto, la tria, kaj la kvara — per konscio saturita de la egalanimeco. Tiel li saturadas supre, sube, kaj ĉirkaŭe, ĉie kaj ĉiurilate la ĉion-ampleksantan kosmon per konscio saturita de la egalanimeco: abunda, vasta, ne-mezurebla, sen malamikeco, sen malbonvolo.

„Nun, Kalamoj, oni, kiu estas disĉiplo de la nobluloj — sia menso tiel sen malamikeco, sen malbonvolo, nemalpurigita, kaj pura — akiras kvar certigojn ĉi tie kaj nun:

„‚Se estas mondo post morto, se estas la frukto de agoj ĝuste kaj malĝuste faritaj, tiam ĉi tio estas la bazo, per kiu, kun la disrompiĝo de la korpo, post morto mi reaperos en bona celoloko, la ĉiela mondo.‘ Jen la unua certigo, kiun li akiras.

„‚Sed se ne estas mondo post morto, se ne estas la frukto de agoj ĝuste kaj malĝuste faritaj, tiam ĉi tie en la nuntempa vivo mi prizorgas min facile — sen malamikeco, sen malbonvolo, sen problemoj.‘ Jen la dua certigo, kiun li akiras.

„‚Se estas malbono farita per ago, ankoraŭ mi volis malbonon por neniu. Ne farinte mabonan agon, de kie sufero tuŝos min?‘ Jen la tria certigo, kiun li akiras.

„‚Sed se ne estas malbono farita per ago, tiam mi povas supozi, ke mi estas pura ambaŭrilate.‘ Jen la kvara certigo, kiun li akiras.

„Oni, kiu estas disĉiplo de la nobluloj — sia menso tiel sen malamikeco, sen malbonvolo, nemalpurigita, kaj pura — akiras ĉi tiuj kvar certigojn ĉi tie kaj nun.“

„Tiel ĝi estas, Benito. Tiel ĝi estas, ho Bone Irinto. Oni, kiu estas disĉiplo de la nobluloj — sia menso tiel sen malamikeco, sen malbonvolo, nemalpurigita, kaj pura — akiras kvar certigojn ĉi tie kaj nun:

„‚Se estas mondo post morto, se estas la frukto de agoj ĝuste kaj malĝuste faritaj, tiam ĉi tio estas la bazo, per kiu, kun la disrompiĝo de la korpo, post morto mi reaperos en bona celoloko, la ĉiela mondo.‘ Jen la unua certigo, kiun li akiras.

„‚Sed se ne estas mondo post morto, se ne estas la frukto de agoj ĝuste kaj malĝuste faritaj, tiam ĉi tie en la nuntempa vivo mi prizorgas min facile — sen malamikeco, sen malbonvolo, sen problemoj.‘ Jen la dua certigo, kiun li akiras.

„‚Se estas malbono farita per ago, ankoraŭ mi volis malbonon por neniu. Ne farinte mabonan agon, de kie sufero tuŝos min?‘ Jen la tria certigo, kiun li akiras.

„‚Sed se ne estas malbono farita per ago, tiam mi povas supozi, ke mi estas pura ambaŭrilate.‘ Jen la kvara certigo, kiun li akiras.

„Oni, kiu estas disĉiplo de la nobluloj — sia menso tiel sen malamikeco, sen malbonvolo, nemalpurigita, kaj pura — akiras ĉi tiuj kvar certigojn ĉi tie kaj nun.

„Bonega, Sinjoro! Bonega! Ĝuste kvazaŭ li rektigus tion, kio renversiĝis, malkaŝus tion, kio kaŝiĝis, montrus la vojon al oni, kiu perdiĝis, aŭ portus lampon en la mallumon, por ke tiuj kun okuloj povus vidi formojn, en la sama maniero la Benito — per multaj rezonoj — klarigis la darmon. Ni iras al la Benito por rifuĝo, al la darmo, kaj al la samgo de monaĥoj. La Benito memoru nin kiel laikoj, kiuj iris al li por rifuĝo, ekde ĉi tiu tago dumvive.

 

Referencoj

“AN 3.65: Kesamuttisutta.” Tradukita de Bhikkhu Sujato, Sutta­Central, 2018, suttacentral.net/an3.65/en/sujato.

“Kalama Sutta: To the Kalamas.” Tradukita de Thanissaro Bhikkhu, Access to Insight, 30 Nov. 2013, www.accesstoinsight.org/tipitaka/an/an03/an03.065.than.html