10.46 Sakkasutta
El la Nombraj Diskursoj
Unufoje la Benito loĝis apud Kapilavatuo ĉe la Monaĥejo de la Banjano. Poste multaj ŝakjaj laikoj en la fastotago iris al la Benito. Alveninte, riverencinte al li, ili sidis je unu flanko. Dum ili sidis tie, la Benito diris al ili, „Ŝakjoj, ĉu vi observas la fastotagon kun ok faktoroj?“
„Iam jes, Sinjoro, kaj iam ne.“
„Ne estas gajno por vi, Ŝakjoj. Ĝi estas malbone akirita, ke en ĉi tiu vivo tiel endanĝerigita de funebro, en ĉi tiu vivo tiel endanĝerigita de morto, vi iam observas la fastotagon kun ok faktoroj kaj iam ne.
„Kion vi pensas, Ŝakjoj? Supozu, ke viro, per iu profesio aŭ alia, ne trafante mallertan tagon, gajnus duonon de karŝapano. Ĉu li meritus nomiĝi kapablulo plena je iniciatemo?“
„Jes, Sinjoro.“
„Kion vi pensas, Ŝakjoj? Supozu, ke viro, per iu profesio aŭ alia, ne trafante mallertan tagon, gajnus karŝapanon… du karŝapanoj… tri… kvar… kvin… ses… sep… ok… naŭ… dek… dudek… tridek… kvardek… kvindek… cent karŝapanoj. Ĉu li meritus nomiĝi kapablulo plena je iniciatemo?“
„Jes, Sinjoro.“
„Nun kion vi pensas: gajnante cent, mil karŝapanoj tage; ŝparante siajn gajnojn, vivante dum cent jaroj, ĉu viro trafus grandan amason de riĉaĵo?“
„Jes, Sinjoro.“
„Nun kion vi pensas: Ĉu tiu viro, pro tiu riĉaĵo, kaŭze de tiu riĉaĵo, vivus sentpova al pura feliĉo dum tago, nokto, duono de tago, aŭ duono de nokto?“
„Ne, Sinjoro. Kaj kial tio estas? Volupto estas nekonstanta, malplena, malvera, trompa nature.“
„Nun, Ŝakjoj, estas kazo, en kiu disĉiplo mia, pasigante dek jarojn praktikante kiel mi instruis, vivus sentpova al pura feliĉo dum cent jaroj, cent centjaroj, cent miljaroj. Kaj li estus unufoja revenanto, ne-revenanto, aŭ almenaŭ fluo-eniranto.
„Des malpli dek jarojn, estas la kazo, en kiu disĉiplo mia, pasigante naŭ jarojn… ok jarojn… sep… ses… kvin… kvar… tri… du jarojn… unu jarojn praktikante kiel mi instruis, vivus sentpova al pura felico dum cent jaroj, cent centjaroj, cent miljaroj. Kaj li estus unufoja revenanto, ne-revenanto, aŭ almenaŭ fluo-eniranto.
„Des malpli unu jaron, estas la kazo, en kiu disĉiplo mia, pasigante dek monatojn… naŭ monatojn… ok… sep… ses… kvin… kvar… tri… du monatojn… unu monatojn… duonon de monato praktikante kiel mi instruis, vivus sentpova al pura felico dum cent jaroj, cent centjaroj, cent miljaroj. Kaj li estus unufoja revenanto, ne-revenanto, aŭ almenaŭ fluo-eniranto.
„Des malpli duono de monato, estas la kazo, en kiu disĉiplino mia, pasigante dek tagojn kaj noktojn… naŭ tagojn kaj noktojn… ok… sep… ses… kvin… kvar… tri… du tagojn kaj noktoj… unu tago kaj nokto praktikante kiel mi instruis, vivus sentpova al pura felico dum cent jaroj, cent centjaroj, cent miljaroj. Kaj li estus unufoja revenanto, ne-revenanto, aŭ almenaŭ fluo-eniranto.
„Ne estas gajno por vi, Ŝakjoj. Ĝi estas malbone akirita, ke en ĉi tiu vivo tiel endanĝerigita de funebro, en ĉi tiu vivo tiel endanĝerigita de morto, vi iam observas la fastotagon kun ok faktoroj kaj iam ne.“
„Ekde ĉi tiu tago, Sinjoro, ni observos la fastotagon kun ok faktoroj.“
“AN 3.65: Kesamuttisutta.” Tradukita de Bhikkhu Sujato, SuttaCentral, 2018, suttacentral.net/
“Kalama Sutta: To the Kalamas.” Tradukita de Thanissaro Bhikkhu, Access to Insight, 30 Nov. 2013, www.accesstoinsight.org/