Allāh ar-Raḥmān ar-Raḥīm
bismi llāhi r-raḥmāni r-raḥīmi. Tiel estas la basmalah, la frazo, kiun oni recitas antaŭ ĉiu surao krom la naŭa. Laŭvorte, ĝi signifas „Je la nomo de Allāh ar-Raḥmān ar-Raḥīm,“ vokante Dion per tri el Liaj nomoj. La unua el la tri diaj nomoj, Allāh, ĝenerale konsideriĝas mallongigo de al-’ilāh, „la dio,“ kaj ekvivalento al la hebreaj nomoj El kaj Elohim. Eĉ antaŭ Islamo, arabaj judoj kaj kristanoj nomis Dion Allāh, kaj la arabaj politeistoj nomis sian kreintan dion Allāh.
Ne estas tamen tuta konsento inter erudiciuloj kaj tradukistoj pri la preciza signifo de la nomoj ar-Raḥmān kaj ar-Raḥīm. Ambaŭ ili venas de la radiko Rāʾ Ḥāʾ Mīm, kiun oni rilatas al kompato, zorgado, tenereco k.t.p. Ar-Raḥīm, „la kompata,“ priskribas trajton de Dio, sed ar-Raḥmān, pro la diskuto pri sia difino inter fruaj islamanaj erudiciuloj, ŝajnas eble esti nomo en la propra senso kaj poveble devenas de aŭ rilatas al la ŝebaa Raḥmānān, kiun la jemenaj judoj uzis kiel traduko de la titolo hebrea ha-Raḥaman, „la kompata.“ Kelkaj erudiciuloj tial analizas la du nomojn kiel propra nomo kaj eksplika traduko de ĝi.
Oni ankaŭ deduktas la difinon de la nomoj el ekzegezo, parolaj tradicioĵoj, kaj iliaj gramatikaj formoj. Ekzemple en 7:156 Dio diras „Mia kompato ĉirkaŭas ĉion.“ En tradiciaĵo, la Profeto plue diris, ke Dio diris, „Mi estas Dio, kaj Mi estas la Gracodonema (ar-Raḥmān). Mi kreis la ‚uteron‘ (raḥim), kaj Mi nomis ĝin laŭ Mia nomo. Se iu detranĉus la uteron (parencecon), Mi detranĉos tiun, sed se iu aliĝus al la utero, Mi aligos tiun al Mi.“ En alia Li supozite diris, „Mia kompato (raḥmah) ja superas sur Mia kolero.“ Tiaj priskriboj reflektas la priskribo de graco, la kompato, kiun oni donas sendepende de la merito de la ricevanto. Aldone gramatikistoj analizis la morfologion de la vortoj, kaj ili klasifikis ar-Raḥmān kiel substantivo, kiu priskribas la ekcesan aŭ superlativan ŝtaton de la subjekto, kaj ar-Rahim kiel substantivo, kiu priskribas la karakteran faradon aŭ agadon de la subjekto. Laŭ tiuj interpretoj, Dio sekve estas ar-Raḥmān, kies kompato estas senkondiĉa kiel la zorgo de utero, ĉirkaŭas ĉion, kaj estas neforigebla karakterizo de Dio. Kontraste, Dio ankaŭ estas Ar-Raḥīm, kiu intence kaj partikulare korfavoras la fidantojn kaj la justulojn.
La nomoj tradukiĝas ĉi tie kiel la Gracodonema kaj la Kompatema por esprimi la plej superan provizadon de kompato senmerite, kiun ar-Raḥ- mān esprimas, kaj la partikularan pardoneman inklinon, kiun ar-Raḥīm esprimas.